Creative Commons License Deed

Nuraŭtorrajta Dediĉo* (bazita sur la Usona juro)
aŭ Publikaĵa Deklaro

La organizaĵo Krea Komunaĵo malaktualigis ĉi tiun juran ilon kaj malrekomendas apliki tiun por verkoj.

La persono, kiu asociis verkon kun ĉi tiu dokumento (la „Dediĉanto“ aŭ „Deklaranto“) ĉi-maniere aŭ (a) deklaras, ke laŭ lia plej bona scio, la verko de identigita aŭtoreco estas publikaĵo en la ŝtato, kie ĝi estis publikigita, aŭ (b) dediĉas la verkon kiel publikaĵon, do rezignas la tutan de li posedatan aŭtorrajton por la verko de la sube identigita aŭtoreco (la „Verko“). La deklaranto krome rezignas ĉiujn aliajn, restantajn aŭtorrajtajn interesojn, kiujn li povas havi en la asociata verko, kaj estas tial sube menciata kiel „dediĉanto“.

La deklaranto faris raciajn paŝojn por konfirmi la staton de la aŭtorrajto por ĉi tiu verko. Li konscias, ke lia bonkreda peno neniel malgrandigas lian responson, se la prideklarata verko efektive ne estas publikaĵo.

La dediĉanto faras la agon por utilo de la tuta homaro, sed fakte kaŭzas tiel malutilon al siaj heredontoj kaj idoj. La dediĉanto intencas fari la dediĉon kiel evidentan agon de porĉiama rezigno pri ĉiuj kaj nuntempaj kaj estontaj, kaj certaj kaj eventualaj rajtoj por la verko, devenantaj el la aŭtorrajta leĝaro. La dediĉanto konscias, ke tia rezigno pri ĉiuj rajtoj inkluzivas ankaŭ rezignon pri ĉiuj rajtoj eldevigi (juĝprocese aŭ alimaniere) la rajtojn por la verko.

La dediĉanto konscias, ke post kiam la verko estos liberigita kiel publikaĵo, ĝi rajtos esti libere reproduktata, distribuata, publikigata, uzata, modifata, aliaj verkoj rajtos baziĝi sur ĝi; ankaŭ alimaniere ĝi rajtos esti ekspluatata de iu ajn homo, por iu ajn kaj komerca kaj nekomerca celo, en iu ajn maniero, inkluzive metodojn ankoraŭ neinventitajn aŭ nepripensatajn.

CC0 for Public Domain Dedication
Ĉi tiu ilo estas bazita sur la Usona juro kaj verŝajne ne aplikeblas ekster Usono. Por dediĉi novajn verkojn al la publiko, ni rekomendas CC0.