Neniu Aŭtorrajto
-
Ĉi tiu verko estis identigita kiel libera de konataj limigoj laŭ aŭtorrajta leĝaro, inkluzive ĉiujn rilatajn kaj najbarajn rajtojn.
Vi rajtas kopii, modifi, distribui kaj efektivigi la verkon, eĉ por komercaj celoj, ĉion sen peti permeson. Vidu Aliajn Informojn sube.
-
Aliaj Informoj
- La verko eble ne estas aŭtorrajte libera en ĉiuj jurisdikcioj.
- Personoj povas havi aliajn rajtojn por la verko aŭ ligitajn kun ĝi, kiel patentajn aŭ varmarkajn rajtojn, aliaj eble posedas rajtojn por specifa maniero uzi la verkon, kiel publikigajn aŭ privatecajn rajtojn.
- En iuj jurisdikcioj povas moralaj rajtoj de la aŭtoro daŭri ankaŭ post fino de la aŭtorrajta protekto. Ĉi tiuj rajtoj povas inkluzivi rajtojn esti identigata kiel aŭtoro kaj protesti kontraŭ fiega prilaboro de la verko.
- Se ne estas eksplicite menciita aliaĵo, la identiginto de la verko liveras neniujn garantiojn pri tiu kaj rifuzas responson por ĉiu ajn ties uzo, ĝis la maksimuma amplekso permesita de aplikebla leĝo.
- Uzante aŭ citante la verkon, vi ne rajtas supozigi subtenon de ties aŭtoro aŭ identiginto.
En iuj jurisdikcioj povas esti kontraŭleĝe nerajtigite supozigi, ke la aŭtoro, publikiginto aŭ iu ajn alia subtenas vian uzon de la verko.
Kopiu kaj algluu la provizitan HTML en vian retpaĝon por facila citado de la verko.
Aŭtorrajtaj leĝaroj en plimulto da jurisdikcioj en la mondo donas al la kreintoj „moralajn rajtojn“, kiuj povas iom kompensi damaĝon, se uzo de ilia verko estas konsiderata „fiega“.
Uzo de verko sen konataj aŭtorrajtaj limigoj povas esti reguligita aŭ limigita alimaniere. La verkon aŭ ties uzon povas koncerni leĝoj pri protekto de personaj datenoj, rajtoj publikigaj, bildaj aŭ privatecaj, kiuj ebligas al persono kontroli, kiel ties voĉo, bildo aŭ similaĵo estas uzata, aŭ aliaj limigoj laŭ aplikebla leĝaro.
Aŭtorrajtaj kondiĉoj povas diversi inter jurisdikcioj. Verko aŭtorrajte neprotektata en unu jurisdikcio ne ĉiam estas same libera en aliaj.